Staats- und Domchor Berlin
La Staats- und Domchor Berlin (ŝtata kaj katedrala ĥoro) estas knaboĥoro loĝanta en Berlino.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭhistorio
[redakti | redakti fonton]La Staats- und Domchor Berlin estas la plej antikva muzika institucio de Berlino. Jam ed 1465 Frederiko la 2-a dungis por la muziko en la katedralo kvin kantoknabojn. Ĉ. cent jarojn poste la fondado de kortega kapelo, ankaŭ gvidata de Johannes Eccard, sekvigis florepokon de la ĥoro intertempe pligrandigita je dek du kantistoj.
Reorganizado
[redakti | redakti fonton]En 1843 la Domchor estis reorganizata post longa dekadenco kaj ricevis la predikaton „reĝa“. Reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a prenis je tio la Peterburgan kortegan kapelon kiel modelo. La reĝa Domchor estas la unua profesia ĥoro kun fiksa salajro por la unuopaj kantistoj. Tutmonde la ensemblo renomiĝis su la gvidado de Felix Mendelssohn Bartholdy, Otto Nicolai kaj August Neithardt.
Nuntempe la Staats- und Domchor estas parto de la Universität der Künste Berlin. Ekde 1990 ĝi denove kantas en la katedralo de Berlino.
Direktoroj
[redakti | redakti fonton]La Direktoroj de la Königlichen Hof- und Domchors (ekde 1843) estis la jenaj:
- 1843–1861: August Neithardt
- 1861–1889: Rudolf von Hertzberg
- 1889–1899: Albert Becker
- 1900–1909: Hermann Prüfer
- 1910–1933: Hugo Rüdel
- 1933–1942: Alfred Sittard
- 1942: Hugo Distler
- 1943–1955: Wolfgang Reimann
- 1955–1969: Gottfried Grote
- 1969–1973: Karl-Heinz Kaiser (provizora)
- 1973–1999: Christian Grube
- seit 2001: Kai-Uwe Jirka